Pri Lakt.uk

Per tiu ĉi retejo, vi povas akiri la kartludojn kaj tabulludojn kreitajn de mi, Tim Morley. Mi kreis aŭ kunkreis ĉiun ludon prezentitan ĉi tie, kaj preskaŭ ĉio en ili estas permane farita, plej ofte nur post via mendo. Alivorte, per via eventuala pago, vi komisias min fari tiun manlaboron por vi, kaj mi sendos al vi la rezulton kiam ĝi estos preta. Mi promesas nenion pri kiom longe daŭros la manlaboro, sed diru al mi se vi havas limdaton kaj mi klopodos helpi vin.

Multaj el la ludoj estas senpage elŝuteblaj. Bonvolu lasi komenton se vi kreas vian propran ekzempleron, mi petas! — mi tre ŝatus legi pri tio!

Se vi elektas elŝuti ludon, bonvolu zorge priatenti la permesilon – krom markitaj esceptoj, ĉiu elŝutaĵo estas Krea Komunaĵo kun permesilo BY-NC-SA. Tio signifas, ke vi rajtas uzi, presi, pluadapti kaj redistribui la ludon, sed vi ne rajtas fari tion lukre. Vi rajtas, samkiel mi, peti monon por via manlaboro se vi iam prilaboras aferon por specifa homo, sed ne amase presigi kaj lukre vendi.

Pri mia uzo de viaj datumoj

Mi kolektas neniujn informojn pri vi krom tiuj, kiujn vi konscie entajpas se vi mendas ion. Tiujn mi uzos nur por plenumi vian mendon. Mi konservos ilin dum 2 jaroj, kaj poste forviŝos ilin se mi ne havas bonan kialon por konservi ilin.

Pagoj faritaj per tiu ĉi retejo uzos aŭ Stripe aŭ PayPal. Nur la elektita pagservo vidos la datumojn pri via pagilo. Mi nur ricevos la monon.

La retejo uzas servilojn de Mythic Beasts Ltd. en Britio, kiu havas sian propran politikon pri privateco.