Pasis la Temp’

(1 klienta recenzo)

15.00

Elĉerpita

Priskribo

Tiu ĉi ludo estas versio de la konata ludo Time’s Up!, adaptita al la Esperanto-movado. Ludantoj devas priskribi al sia partnero gravulojn, eventojn, muzikistojn, gramatikaĵojn, k.s. La ludo funkcias plej bone kun ludantoj, kiuj jam havas bonan scion pri la historio de la movado, sed oni ja povas iom lerni pri tio dum la ludado. Ili certe bezonos paroli sufiĉe flue kaj rapide.

Por ludi Pasis la Temp’, oni bezonas paran nombron da ludantoj, ideale inter 6 kaj 10 homoj.

1 pritakso pri Pasis la Temp’

  1. Ariel Bonkorpa

    “Estaaaaas…. muzikisto!”

    Pasis la Temp’ estas amuza, rapida, kaj lerniga ludo. Facile estas starigi la ideon, ke Esperanto havas malfortan aŭ nenian ‘kulturon’, kaj ĉi tiu ludo estas bela rebato al tiu argumento. Por novuloj ĝi estas taŭga enkonduko al multaj facetoj de verda historio, kaj por pli spertaj lernantoj, bonega amuzilo.

Aldoni recenzon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *