Kvin Bovinoj

20.00

Priskribo

Jen la dua kartludo, en kiu aperas la roluloj de Babelo Filmoj; tiu ĉi nomiĝas Kvin Bovinoj, kaj funkcias laŭ la reguloj de Halli Galli. Ĝi bone taŭgas por ludi kun infanoj (sed ne nepras la infanoj!)

Neniuj lingvaĵoj estas bezonataj dum la ludado mem, kaj eĉ klarigi la regulojn senvorte estas ne tre granda defio. Tial la ludo konvenas por komencantoj, aŭ por iu ajn internacia grupo sen komuna lingvo.

Kion vi ricevos

Aĉetinte tiun ludon, vi ricevos 52 ludkartojn kaj 1 lignan “bovinon” en plasta saketo.

NB Mi ne plu havas lignajn bovinojn kiel en la bildoj, do via ekzemplero de la ludo enhavos lignan “laktobotelon”.

Aldonaj informoj

Pezo 140 g
Dimensioj 11 × 9 × 3 cm

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “Kvin Bovinoj”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *