Komunopolo

139.00

Priskribo

Tiu ĉi estas hakita, subfosita versio de la mondfama Monopoly, en kiu la ludantoj kunlaboras kiel unu teamo por bloki la privatigon de la rimedoj de sia urbo. Ĝi inkluzivas elementojn ankaŭ de rolludo, kaj unu homo estas la Lud-Majstro; tiu homo ludas ankaŭ la rolon de la fia Spekulanto, kiu celas privatigi lokojn kaj servojn, kaj malhelpi kaj puni la aliajn ludantojn.

La luda mekanismo estas tute malsama ol Monopoly, kaj donas al la ludantoj veran senton de kuna strebo. Laŭ la hazarde donitaj roloj, ludantoj havas diversajn fortojn kaj malfortojn, kaj devas helpi la grupon per siaj fortoj sed ankaŭ dependi de la grupo pro siaj malfortoj. Se la grupo sukcesas akiri sufiĉe da Legitimecaj Poentoj, ili povas rapidi al la Centra Agoro kaj lanĉi Kolektivan Ribelon!

La ludo vendata ĉi tie estas esperantigo de Commonspoly. Ĉe la retejo commonspoly.cc, vi povas legi pri la historio kaj evoluo de la ludo, kaj elŝutiaĉeti ĝin en la angla.

La esperantigon faris Tim Morley, kun helpo de Przemysław Wierzbowski (grafikaĵoj) kaj Gavan Fantom (3D-presado).

Kion vi ricevos

  • 1 fortika skatolo (27x20x7 cm) el recikligita plasto
  • 3D-presita tenilo (27x20x4 cm) en la skatolo, por teni ĉiujn pecojn en sia loko
  • 1 faldebla ludtabulo
  • 1 ĵetkubo
  • 16 rol-kartoj
  • ludfolioj — la Lud-Majstro bezonos po 1 ĉiulude
  • 40 kartoj “Sekva Ludrondo!” (flavaj)
  • 50 Situaciaj kartoj (bluaj)
  • 8 diverskoloraj lignaj peonoj
  • 3 brunaj lignaj peonoj
  • 38 etikedoj “privata/publika”
  • 38 etikedoj “komuna”
  • ĵetonoj de Bonfartaj Poentoj (oranĝaj)
    (16x 5 poentoj, 35x 2 poentoj kaj 50x 1 poento)
  • ĵetonoj de Legitimecaj Poentoj (bluaj)
    (16x 5 poentoj, 35x 2 poentoj kaj 50x 1 poento)

Elŝuto

Tiu ĉi ludo eldoniĝas laŭ la Peer Production Licence. Bonvolu respekti la kondiĉojn de tiu permesilo se vi elektas elŝuti kaj presi la ludon. La arĥivo Komunopolo, elŝutaĵoj.zip enhavas ĉiun preseblan parton de la ludo.

Aldonaj informoj

Pezo 1700 g
Dimensioj 27 × 22 × 7 cm

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “Komunopolo”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *