Priskribo
Kartoj Kontraŭ Esperantujo furoras en la eŭropaj junularaj aranĝoj ekde sia apero en 2014. Tiu ĉi traduko kaj adapto de la origina ludo Cards Against Humanity inkluzivas multajn referencojn al unikaj aferoj, situacioj kaj homoj de Esperantujo.
Kion vi ricevos
Se vi pagas la petitan sumon por tiu ludo, vi fakte komisias al mi la kreadon de nove presita ekzemplero de la ĉi-subaj elŝutaĵoj. Vi ricevos longan, fortikan plastan skatolon el recikligita plasto, kiu enhavas ĉ. 170 demando-kartojn ruĝajn kaj ĉ. 570 respondo-kartojn verdajn. Mi kutime bezonos almenaŭ 2 semajnojn por plenumi vian komision, se mi ne estas tre okupita! Diru al mi se vi volas ricevi ĝin ĝis iu specifa dato.
Elŝutoj
Vi rajtas elŝuti la kartojn de tiu ĉi ludo kaj presi ilin hejme laŭ la permesilo CC BY-NC-SA 4.0.
Ariel Bonkorpa –
Ĉi tiu ludo havas dubindan reputacion ĝenerale, sed en Esperantujo, ĝi estas des pli (fi)fama. Ĉiufoje, kiam oni ludas ĝin en kongreso, tuj kolektiĝas dudekopo da homoj, kaj la afero pli kaj pli freneziĝas. Kaj ne nur amuzan valoron ĝi havas, sed ankaŭ propedeŭtikan: kie alie mi lernus vortojn kiel ‘kaĉaloto’? Rekomendinda al ĉiuj, kiuj malhavas pudoron.