Doblo

12.00

Priskribo

Doblo estas versio de la konata ludo Dobble, adaptita por esti pli konvena por lingvo-instruado. Por ludi, oni bezonas scii nur 31 tre bazajn vortojn, inkl. kato, virino, viro, aŭto, tablo, k.s. Ĝi taŭgas egale por infanoj kaj por plenkreskuloj; ĝi fakte tre bone “egaligas” inter plej diversaj aĝoj, kaj se vi ludas kontraŭ juna infano… nu, foje vi gajnos, sed foje tute ne!

La kartoj mem surhavas nur bildojn, do la ludo funkcias egale bone en iu ajn lingvo. Ludu ĝin en via hejma lingvo, aŭ uzu ĝin por ekzerci novan lingvon kun amikoj aŭ en via klasĉambro.

Kion vi ricevos

Se vi aĉetas tiun ĉi ludon, vi ricevos de mi kartaron de 31 rondaj kartoj (plus 5 kromaj kartoj kun reklamoj pri diversaj eventoj de E@I, kiu kunlaboris por krei tiun ĉi ludon). Se vi aĉetas plurajn kartarojn, ili havos divesajn kolorojn ĉe la rando de la dorsa flanko, por ke vi povu facile disigi la kartojn de la diversaj aroj.

Elŝuto

Vi rajtas elŝuti la ludon senpage, kaj uzi ĝin laŭ la permesilo CC BY-NC-SA.

Aldonaj informoj

Pezo 80 g
Dimensioj 9 × 9 × 2 cm

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “Doblo”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *