Dek Bovinoj

(1 klienta recenzo)

9.00

Priskribo

Vi sendube jam konas la furoran kanton kaj videon Dek Bovinoj, sed ĉu vi jam ludis la kartludon? Temas pri rapida ludo por inter 2 kaj 12 homoj, en kiu ĉiuj ludas rapide kaj samtempe ĝis kiam iu signalas la finon de la ludrondo per laŭta “MUUUĜ’!”

Se vi konas la ludon Ligretto, vi jam konas la regulojn de Dek Bovinoj, sed vi povas elŝuti la regulojn en Esperanto kiel referencon. Tiun bovinigitan adapton de la klasika ludo kreis Tim Morley laŭ inspira propono de Spencer van der Meulen. Dankon Spenĉjo!

Kion vi ricevos

Tiu ludo funkcias por inter 2 kaj 12 ludantoj. La 9 eŭra pakaĵo enhavas 80 kartojn, t.e. kartoj por 2 ludantoj. Se vi volas ludi kvarope, vi bezonos aĉeti du pakaĵojn (kaj pagi €18). Por ludigi grupon de 8 homoj, vi devus pagi €36 por 320 kartoj.

Se vi volas kartojn kun specifaj koloroj, aŭ se vi jam havas kelkajn kolorojn kaj nepre volas aĉeti malsamajn, menciu tion en la Mendonotoj dum la pagprocezo.

Normale la kartoj estas liveritaj en plasta saketo, sed se vi aĉetas 3 pakojn samtempe, mi aldonos plastan skatolon kiel en la foto-galerio.

Ĉiuj rajtoj pri la artaĵoj de Dek Bovinoj apartenas al © Babelo Filmoj. Uzataj laŭ permeso.

Aldonaj informoj

Pezo 80 g
Dimensioj 10 × 7 × 2 cm

1 pritakso pri Dek Bovinoj

  1. Sandra Vives

    Dek bovinoj estas tre distra tabulludo taŭga por plenkreskuloj kaj eĉ infanoj. Pro tio ke ĝi temas pri kongruado inter koloroj kaj numeroj, reguloj ne estas komplikaj kaj ĝi facile amuzas konkurantojn.

    Oni povas ludi ĝin dum multaj horoj, ĉar kiam oni komenciĝas, oni ne povas halti. Ju pli da ludantoj, des pli da amuziĝo! Kaj ne forgesu krii “muuuĝ” kiam viaj kartoj elĉerpiĝas!

Aldoni recenzon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *